Mormona Teologio de Liberigo

Aŭgusto 2, 2011 § Komenti

La teologio de liberigo estas teologia kurento de la katolikismo kiu diferencigas disde pli ortodoksaj movadoj pro sia fokuso en la sociaj kondiĉoj de la medio en kiu ĝi agas, kaj kiu konsideras ke baza trajto de la pastorala agado devas esti la klopodo por la plibonigo de la materialaj bezonoj de la malpli riĉaj tavoloj kaj se necese la subteno de lokaj liberigaj movadoj.
Ĝi estas ĉefe etendita en Latinameriko. Ĝi komenciĝis post la Dua Vatikana Koncilio kaj la Episkopa Konferenco en Medellín (Kolombio) en 1968. Ĝi apogeis dum la 70-aj kaj parto de la 80-aj jaroj, sed estis poste kondamnita de la papo Johano Paŭlo la 2-a. Ankaŭ la papo Benedikto la 16-a sin oponis al ĝi, kaj favoras pli konservativan aliron.

klaku ci tie por legi:
“Liberation Theology in the Book of Mormon”
de Dennis R. Potter

Konga Espero: Libera !

Julio 4, 2011 § Komenti

En la komenco de la 90aj jaroj, pluraj esperanto-artistoj fuĝis el Kongo al Eŭropo pro la milito (interalie Zhou-Mack kiu instaliĝis en Parizo, kaj Denis Rock Tamba en Germanio), kaj partoprenis en Vinilkosmo-Kompil’ Vol. 2 en 1996.
La 18an de majo 2005, Denis Rock Tamba estis forpelita de Germanio kun aliaj konganoj post dek ses jaroj de ekzilo, lasante tie filon kaj organizitan vivon.
Post reveno en Kinŝaso (Demokratia Respubliko Kongo), Denis Rock Tamba, kiu travivis plurajn muzikspertojn (Afrika Espero, La Rolls, ktp.), reaktivis muzike en Kongo kaj renkontis aliajn artistojn.
Dum la seminario de ILEI kiu okazis en Kinŝaso, renkontiĝis pluraj esperanto-artistoj, aŭtoroj, kaj komponistoj (Viktor Lufimpu, Junior Ngangu, kaj Denis Rock Tamba) el diversaj lokoj de Kongo, kaj havis ideon krei muzikgrupon kun diversaj aliaj muzikistoj sub la nomo Konga Espero.
Malgraŭ la rimedaj malfacilaĵoj, en 2009 ili sukcesis registri en kinŝasa studio 8-titolan albumeton Kiu lingvo?, kaj konsentis aldoni ĝin kadre de la projekto Afrika Kompilo. La muzikstilo vojaĝas de regeo kaj zuko tra latina ĝis funk-roko, kun engaĝitaj, pacaj, kaj amtekstoj. Vizitu la retpaĝon de Vinilkosmo

Muzikistoj de Konga Espero:
– Viktor Lufimpu: ĉefkantisto
– Rock Tamba: ĉefkantisto kaj akompangitaristo
– Junior Ngangu: ĉefkantisto kaj akompangitaristo
– Aime Nkuansambu: basisto
– Konga Ndali: gitarsolisto
– Derlain: klavaro
– Franck Lukombo: koruskanto kaj perkutisto
– Esther: koruskantistino
– Annie Bilola: koruskantistino
– Doustin Mopoto: drumisto
– Nelly Masemi: koruskantistino
– Lily Kandolo: koruskantistino

Liberala Mormona Spiriteco

Junio 1, 2011 § Komenti

 
Ne mormona sed tre belsona kantas ĴomArt kaj Nataŝa:
Ĉu timigas la ombro ?

Ĉu vi ĉirkaūiras suspektante feliĉa?
Ĉu vi ŝuldas rideti ĝis nokt de la maten?
dum vi sentas vin inda
nur per nomo mirinda
amasiĝas la larmoj subkaŝitaj en basen

Ĉu timigas la ombro, la deenaj respondoj
pri vero, pri vivo, pri vi?
Ĉu mi rajtas vin peti la fasadon forĵeti
nur momenton por plori kaj krii?

Tro multaj malbelas laŭ siaj okuloj
sed ankaŭ per jugo portiĝas belec
Jen monujo profitanta de homaro timanta
la senvorta premego de malvalorec

Ĉu timigas la ombro, la deenaj respondoj
pri vero, pri vivo, pri vi?
Ĉu mi rajtas vin peti la fasadon forĵeti
nur momenton por plori kaj krii?

Ĉu timigas silento, memvida momento
kiel starus vi antaŭ Di?
Ĉu mi rajtas vin peti, ĉi-tiame fideti
je la blinda aminda valoro de vi?

En la mallumo
burĝonas la nokto
je brilantaj folioj
La spacoj
fumas per stelofaruno
kiu ĝermas
sur via korto
kaj kiu iam
eksplodigos vian domon
Kaj, kiu iam
eksplodigos vian domon

KIO ESTAS LIBERALA MORMONA SPIRITECO?

Konfidu en tiu Spirito kiu gvidas al la bono.
Doktrinoj kaj Interligoj 11:12

Ĉu vi sentis ke la Spirito tuŝis vian vivon per la Mormonismo, sed ĉu vi malfacile akceptas iujn ekleziajn asertojn kiel literaj aǔ senŝanĝaj veroj? Ĉu vi maltrankviliĝas ke la emfazado de obeiemo, aǔtoritato, ekleziaj programoj kaj reguloj, aǔ doktrina pureco, povas ombriĝi la principojn de kompato, servado, progreso, libera volo, persona revelacio, aǔ socia ĵusteco? En tiu kazo, vi eble havas t.n. liberalan religian vidpunkton. 

Nia Patro en la ĉielo estas pli liberala en Siaj vizioj
kaj senlimaj en Siaj gracoj kaj benoj,
kiel ni pretas kredi au akcepti.
Joseph Smith *

Etiketoj kiel ‘konservativa’ aǔ ‘liberala’ estas problemaj, siaj signifoj estas relativaj kaj ofte diskreditaj. Malgraǔ tio, tiu ĉi Interreta paĝaro kuraĝigas konscian liberalan spiritecon surbaze la Mormona tradicio, ĝi ne temas pri politiko, teologio, eklezia historio, aǔ kritikema studado de la skriboj. Anstataǔ, ĝia baza demando estas: Kie, en la tradicio de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, evidentiĝas la Spiriton? Kiel kuraĝigas iliaj instruoj kaj praktikoj spiritan kreskadon, kaj kiel inspiras ili nin fari la bonon?

La Mormona Tabernaklo-ĥoro: “Truth is Marching!”

Majo 6, 2011 § Komenti

Muzik-videon pri Jesuo Kristo, la Mormona Tabernaklo-ĥoro, Gordon B. Hinckley, Martin Luther King, Mahatma Gandhi, Desmond Tutu kaj Aung San Suu Kyimet. 

Kiel Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, ni venas de heredaĵo de homoj kiuj havis “vizion de nova mondo, mondo kie maljusto kaj subpremo, malriĉeco kaj nescio estus dispelitaj, kaj mondo kie viroj kaj virinoj estus fratoj kaj fratinoj” (Aleksandro B. Morrison, en Church News [14 Okt. 1995]: 4). Ni estis instigitaj fare de ekleziestroj por labori direkte realigi tiun vizion en la hodiaŭa mondo per partoprenado en politikaj, registaraj, kaj komunumaj aferoj, “uzante evangelioprincipojn kiel gvidilo kaj. . . kunlaborante kun aliaj samideanoj.” ( Unua-prezidanteca letero, 15 Jan. 1998, en Ensign[Apr. 1998]: 77).

Mormonaj skrib(aĵ)o kaj profeta instruado forte parolas pri socia justeco, paco, egaleco, demokratio, homaj rajtoj, kaj saĝa zorgado de la teraj resursoj. Sanktuloj de la Lastaj Tagoj estas ordonitaj “defendi la intereson de la senhavuloj kaj la malprosperaj”(D&I 124:75) kaj labori direkte kaj favore al socio en kiu “estis neniuj senhavuloj inter[ni]” (Moseo 7:18). Ni estas defiitaj “malaprobi militon kaj proklami pacon” (D&I 98:16). La Libro de Mormon instruas ke “devus esti egaleco inter ĉiuj” (Mosia 27:3) kaj alvokas nin por elteni kontraŭ rasismo, seksomaljusteco, kaj maljusto kun la principo ke “nigra kaj blanka, libera kaj nelibera, maskla kaj ina; . . . ĉio estas samaspeca al Dio ” (2 Nefi 26:33). La skrib(aĵ)oj laŭdas demokration, konstitucian juron, kaj homajn rajtojn (Mosia 29:26; D&I 98:5; D&I 101:77), parolante severe kontraŭ maljusteco, ekspluato, subpremo, kaj perforto (2 Nefi 20:1-2; 3 Nefi 24:5; D&I 38:26; Moseo 8:28). Biblia historio instruas ke ni estas stevardoj de la tero kaj ĝiaj resursoj, kiuj devus esti uzita “kun juĝon, ne ekscese” (D&I 59:20).

Kiel Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, ni serĉas la konfirmadon de la spirito, kaj aspektoj de la instruo de ekleziestroj, en niaj klopodoj atingi egalecon kaj socian justecon kaj en niaj komunumoj kaj en la mondo.